Aplikace, kterou právě používáte, je biblický program Studijní on-line bible (dále jen SOB) verze 2. Jedná se prozatím o testovací verzi, která je oproti původní verzi postavena na HTML5, využívá JavaScriptovou knihovnu JQuery a framework Bootstrap. Nová verze přináší v některých ohledech zjednodušení, v některých ohledech je tomu naopak. Hlavní výhodou by měla být možnost využívání knihovny JQuery pro novou verzi tooltipů (ze kterých je nově možné kopírovat jejich obsah, případně kliknout na aktivní odkazy na nich). V nové verzi by zobrazení překladů i vyhledávek mělo vypadat "profesionálněji", k dispozici by měly být navíc např. informace o modulech apod. Přehrávač namluvených překladů je nyní postaven na technologii HTML5, tzn., že již ke svému provozu nepotřebuje podporu Flash playeru (který již oficiálně např. pro platformu Android není k dispozici, a u kterého se počítá s postupným všeobecným útlumem).
Application you're using is a biblical program Online Bible Study (SOB), version Nr. 2. This is yet a testing release, which is (compared to the previous version) based on HTML5, uses JQuery JavaScript library and Bootstrap framework. The new version brings in some aspects simplifications. The major advantage should be the possibility of using JQuery for the new version tooltips (from which it is now possible to copy their content, or click on active hyperlinks). In the new version are also available informations about the modules and the like. The player of the narrated translations is now HTML5 powered (he does not need Flash player). I hope, that the new features will be gradually added.
Diviš Libor URL: www.obohu.cz E-mail: infoobohu.cz Skype: libordivis
1 Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene:
2 Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj.
3 Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo.
4 De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj.
5 Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.
6 Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili.
7 Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servanto Moseo; ne dekliniĝu de ĝi dekstren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros.
8 Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson.
9 Jen Mi ordonis al vi:estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.
10 Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante:
11 Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante:Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.
12 Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene:
13 Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante:La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi ĉi tiun teron;
14 viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaŭ viaj fratoj, ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito, kaj helpu ilin,
15 ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.
16 Kaj ili respondis al Josuo, dirante:Ĉion, kion vi ordonis, ni faros, kaj ĉien, kien vi sendos nin, ni iros.
17 Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo.
18 Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.